Vekto estas ligna trabo, de difinita modelo, portata sur la ŝultroj por movi ŝarĝon. Ĉe ambaŭ finoj estas hokonoĉo, al kiu oni povas ligi ŝnuron aŭ ĉenon kun korbo aŭ sitelo. Vekto kun du siteloj da akvo estas tradicia bildo en Nederlando. Vektoj estas uzataj ankaŭ en Azio, ekzemple en la kamparo por rikoltado kaj en la urboj por migranta komerco.

Kamparanino kun vekto en Leimuiden Nederlando (1953)

Vekto estas ankaŭ "transversa stango de pesilo, kiu oscilas ĉirkaŭ sia akso k portas la du pesiltelerojn".[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 6an de Septembro 2021.