Veljko Ramadanović

Veljko Ramadanović (serbe, en cirila alfabeto Вељко Рамадановић, naskiĝis la 27-an de majo 1874 en vilaĝo Korbovo (Корбово) proksime de Kladovo, mortis en 1943) estis serba speciala edukisto kaj socialhelpanto en la kampo de blindaj, surdaj, fizike handikapitaj, eduke neglektitaj infanoj kaj infanoj kun parolaj malhelpoj. Li estis fervora esperantisto kaj inter la unua kaj dua mondmilito engaĝite partoprenis la movadon de Esperantistaj blinduloj, mem estante vidanto. Li fondis la Lernejon por Lernantoj kun Difektita Vidkapablo Veljko Ramadanović en Zemun, kie li enkondukis instradon de Esperanto, kaj en kies presejo li presis multajn esperantajn brajlajn librojn dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj.