Verdorela barbulo
La Verdorela barbulo, Megalaima faiostricta, estas birdospecio de la familio de Aziaj barbuloj aŭ Megalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.
Verdorela barbulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Verdorela barbulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Megalaima faiostricta (Temminck, 1831) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo redakti
La Verdorela barbulo estas loĝanta reprodukta specio en suda Ĉinio, Kamboĝo, Laoso, Tajlando kaj Vjetnamo. Ĝi estas specio de ĉiamverdaj kaj miksita aŭ malfermaj arbaroj ĝis 900 m de altitudo. Ili nestumas en arbotruo.
Aspekto redakti
Tiu barbulo estas 24.5-27 cm longa. Ĝi estas diketa birdo, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallonga vosto. Ĝi estas tre simila al la Brunkapa barbulo, al la Verda barbulo kaj al la Stribarbulo, ĉiuj samgenraj, sed krom la ĝeneralaj karakteroj de tiuj tri specioj (grizbrunaj kapo, kolo kaj brusto blankestriitaj, kaj resto verda) tiu ĉi havas ege distingajn verdajn brovon kaj strimakulon el sub la okulo al la nuko (vango aŭ orelo, de kie venas la nomo), tio estas same kiel la Verda barbulo, sed verde anstataŭ blanke. Krome tiu ĉi specio ne havas la oranĝan okulringon de la aliaj specioj, sed anstataŭe malhelan mallarĝan okulringon. Ambaŭ seksoj kaj nematuruloj estas similaj. Tiu ĉi specio estas pli malgranda ol la aliaj.
La teritoria alvoko de la masklo estas laŭta tuuk-a-prrak. Alia alvoko estas milda puuuak.
Listo de subspecioj redakti
- Megalaima faiostricta faiostricta (Temminck, 1832)
- Megalaima faiostricta praetermissa (Kloss, 1918)
Referencoj redakti
- Birdlife International Arkivigite je 2009-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Robson, Craig A Field Guide to the Birds of Thailand ISBN 1-84330-921-1