Villamuelas

Villamuelas [bijamuElas] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Villamuelas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Mesa de Ocaña<
Poŝtkodo 45749
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Carolina Alonso Fernández
Demografio
Loĝantaro 727  (2011)
Loĝdenso 16,91 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 49′ N, 3° 44′ U (mapo)39.817222222222-3.7322222222222Koordinatoj: 39° 49′ N, 3° 44′ U (mapo) [+]
Alto 600 m [+]
Areo 43 km² (4 300 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villamuelas (Hispanio)
Villamuelas (Hispanio)
DEC
Villamuelas
Villamuelas
Situo de Villamuelas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamuelas [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Villamuelas en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La toponimo "muela" devenas el termino latina "mola", kiu signifas kruta monteto kun malgranda ebenaĵo pinte. En la 13-a jarcento aperas skribe jene: "Villa de Molis", "Villamolas", "Villamuelas".

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Villamuelero. La censita populacio en 2011 estis de 727 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,91 loĝ/km².

Situo redakti

Villamuelas estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de Provinco Toledo, je altitudo de 600 m; je 36 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 43 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Historio redakti

En la 12-a jarcento, Villamuelas estis unuigita al la domaro de "Cerva Longa", en la bordo de la rivero Algodor, kiu iĝis senhoma pro sanproblemoj favore de Villamuelas. En 1284 aperas dokumente en ties preĝejo la pastro Domingo Pérez, samtempe ke oni parolas pri lokano, Pedro Micael "la fiŝkaptisto" kiu estis paginta ŝuldon al la pruntisto juda, Ausuleiman Davi, la kvanton de 200 "mizkaloj.

Ĝi estis propraĵo de la arkiepiskopo de Toledo ekde tempo de la arkiepiskopo Rodrigo Jiménez de Rada ĝis 1583, kiam Filipo la 2-a vendis ĝin al Álvaro de Alcocer.

El 1212, Villamuelas estis okupata de novaj reloĝantoj instige de la arkiepiskopo, ĉar la batalo de Las Navas de Tolosa estis bremsinta la danĝeron de atako de la tajfoj al nordo kaj estis malferminta la vojon al la konkero de Andaluzio.

Vere la unikaj mencioj de Villamuelas dum la 12-a jarcento aperas en dokumentoj de mozarabojjudoj.

Dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio, en la unuaj monatoj de 1521 Villamuelas estis favora al la komunuma flanko kontraŭ la reĝo Karlo la 1-a, pro kio la lokanoj suferis kelkajn reprezaliojn.

Post la Hispana Enlanda Milito la populacio falis de 930 al 807, tio estas oni perdis pli da cento da loĝantoj pro diversaj tialoj. Meze de la 20-a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Villamuelas ankaŭ al 937 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Villamuelas oni falis al nur iom pli da 700, kio daŭris ĝis nun.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

Preĝejo redakti

 
Preĝejo de Villamuelas.

La Preĝejo pasis tri jarcentojn de historio. Ĝi estis konstruita danke al la kontribuoj de la lokanoj, kiuj ankaŭ kunlaboris en la konstruado.

Oni ne konservas informon pri arkitektoj. Estas de plano rektangula kaj unusola navo, kun du flankaj pordoj ĉe la ĥorejo. Tie estas la baptejo kaj la bazo de la turo, kaj la antaŭaltaro estas formata de plilarĝiĝo de la navo kun malgranda absido kronata per kupolbazo. Ĝi estis reformita la jaron 2004. Ĝi posedas arkivon tre bone konservita, kie la plej antikvaj libroj estas de fino de la 16-a jarcento.

Granda Domo redakti

 
Granda Domo.

La nomata Casa Grande (granda domo) estas konstruaĵo tipa de arkitekturo kastilia. Rilata al tiu loko estas la vinkelo samnoma, fondita antaŭ pli da 30 jaroj.

Diglago "El Castro" redakti

La Diglago El Castro, plej konata kiel Akvorezervejo de Villamuelas estas diglago karaktera de kastili-manĉa vilaĝo. Al tiu venas nombraj ŝatantoj de fiŝkaptado.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti