Spiritisma Centro Bezerra de Menezes (Votuporanga-SP)
La Spiritisma Centro Bezerra de Menezes (oficiala nomo portugale: Associação Beneficente Dr. Bezerra de Menezes) estas spiritisma kaj bonfara asocio en Votuporango, Brazilo, fondita la 2-an de februaro 1978.
Spiritisma Centro Bezerra de Menezes | ||
---|---|---|
Associação Beneficente Dr. Bezerra de Menezes | ||
Komenco | 2-a de februaro 1978 | |
Sidejo | Votuporango | |
Tipo | Religiejo | |
Fondinto(j) | Spiritistoj el la loka Spiritisma Centro Emanuelo (Votuporanga-SP) | |
Retejo | Fejsbuk-paĝo | |
Kun sidejo en la kvartalo Cidade Nova la asocio estis kreita por tiea sociala laboro, fare spiritistoj venintaj el la loka Spiritisma Centro Emanuelo.
Unu el la fondintoj de la asocio estas Constantino Santoro (1926-2017), konata kiel Kapitano Santoro, kiu estis ĝia prezidanto dum 33 jaroj.
Referencoj redakti
- ↑ Raporto sur la retejo A Cidade Arkivigite je 2021-12-02 per la retarkivo Wayback Machine portugale
- ↑ Raporto en la retejo noticiasespiritas.com.br portugale