Spirogyra (spirogiro, „spirala algo“) estas genro de verdaj algoj, ĝi apartenas al familio Zygnemataceae. La fadenforma spirogiro aperas ofte en printempo (kontinenta klimato) en konstantaj lagetoj, akvoj kiel libere ŝvebanta, fadena, helverda "vato".

Ĝi apartenas al la jugalgoj (multobliĝo okazas per jug-formigo) kaj ne havas stadion. La kloroplasto estas spiralforma (de tio la nomo Spirogyra).

La specioj de familio Zygnemataceae havas la kapablon eluzi - okaze de manko - la solvitan karbonan dioksidon ankaŭ la jonan hidrogenan karbonaton al fotosintezo. Tiam ili eligas hidroksidan jonon, tiel la pH-valoro de la akvo en la ĉirkaŭo povas altiĝi ĝis 11.

Fosilioj de tiu genro estas konataj jam el la karbonio.

Eksteraj ligiloj redakti