Sporangio (sporangium) estas nomata en la botaniko la estiĝejo de sporoj. Sporangioj troviĝas ĉe fungoj, algoj, same ĉe aliaj plantoj kiel (muskoj, ekvizetoj, filikoj kaj semplantoj).

La sporkapsulo de musko estas la sporangio (Sphagnum).

Ĉe mukofungoj, ĝi estas speciala konstruo de la fruktokorpo, ĉe kiu unu plasmodio estas dividata je ĝis mil unuopaj sporujoj.

En pli mallarĝa senco, sporangio estas ujo kun sterila muro, en kiu estiĝas ĉe plantoj la mejosporoj. Ĉe kelkaj gentoj, la estiĝantaj mejosporoj estas diversgrandaj: la sporangioj, en kiuj la (viraj) mikrosporoj estiĝas, estas la mikrosporangioj; la estiĝejo de la (inaj) megasporoj estas nomataj konvene megasporangioj.

La nocio sporangio estis unuafoje uzata fare de Ehrhart en 1779 ĉe muskoj, kie li nomis tiel parton de la sporangia muro. La hodiaŭan signifon enkondukis Johannes Hedwig en 1798. Ĉe la semplantoj, oni nomas la mikrosporangiojn polensakoj, dum la megasporangioj kiel nucellus. Tiu esprimo disvastiĝis antaŭ ol oni rekonis ties homologion kun la sporangioj de filikoj kaj muskoj, fare de Wilhelm Hofmeister.