Srilanka Libereca Partio

La Srilanka Libereca Partio (angle Sri Lanka Freedom Party, sinhale ශ්රී ලංකා නිදහස් පක්ෂය, latinliterigite Sri Lanka Nidahas Pakshaya, tamile இலங்கை சுதந்திரக் கட்சி) estas unu el la gravaj politikaj partioj en Srilanko. Ĝi estis fondita de Salomon West Ridgeway Dias Bandaranaike (SWRD Bandaranaike) en 1951 kaj, ekde tiam, estis unu el la du plej grandaj partioj de la ŝtato. Ĝi unue venis al potenco en 1956 kaj de tiam estis la superrega partio. La partio estas ĝenerale konsiderata socialisma kaj progresisma, kaj estas ofte asociita kun malmola linio de naciismo sinhala. La Srilanka Libereca Partio estas nuntempe parto de la Unuiĝinta Popola Libereco Alianco (UPFA). La nuna ĉefo de la Srilanka Libereca Partio estas Mahinda Rajapaksa, kiu ĝis la 9-a de januaro 2015 estis la ŝtatprezidanto de Srilanko.

Srilanka Libereca Partio
Sri Lanka Freedom Party

Sri Lanka Nidahas Pakshaya
ශ්‍රී ලංකා නිදහස් පක්ෂය
இலங்கை சுதந்திரக் கட்சி

Emblemo de Srilanka Libereca Partio
partio
Lando  Srilanko
Estro Anura Priyadarshana Yapa
Fondiĝo 1951
Ĉefa sidejo 307 T. B. Jayah Mawatha, Kolombo 10
Ideologio centrisme maldekstra
Retejo www.slfp.lk
vdr