Störmthal estas vilaĝo apartenanta al la komunumo Großpösna en la distrikto Lepsiko en Saksio sudoriente de Lepsiko. La loko havas 532 loĝantojn (2004) kaj situas ĉe la nordorienta bordo de la Lago Störmthal, resta truego de la iama subĉiela lignitominejo Espenhain.

Geografio redakti

En la oriento la kamparo de Störmthal estas separita fare de la arbara tereno Oberholz disde la 3 kilometrojn fora Großpösna, tuj nordokcidente situas Güldengossa (nun same parto de Großpösna) kaj 2 km en norda direkto Liebertwolkwitz, urboparto de Lepsiko. Inter Liebertwolkwitz kaj Störmthal pasas la germana aŭtovojo A38. Ĉe la norda rando de la loko troviĝas industritereno. La plej fama entrepreno surloka estas pianofabriko Blüthner.

Störmthal estas stratovilaĝo kaj esence karakteriziĝas per grandaj saksiaj biendomoj, kiuj ĝis la fino de la 2000-aj jaroj plejparte estas renovigitaj. La loka kastelo tamen ankoraŭ ne estas renovigita. Parto de la apartena parko viktimiĝis kune kun la iama vilaĝoparto Rödgen pro la subĉiela lignitominejo Espenhain.

Historio redakti

 
Preĝejo en Störmthal

La regiono sude de Lepsiko estis pli dense loĝata kadre de la germana setlado en oriento ekde la mezo de la 11-a jarcento. Störmthal apartenas al la fondaĵoj el tiu tempo. Unuafoje ĝi estis skribe menciita en 1306 en pagolisto de la monaĥejo Klosters Pegau, al kiu Störmthal tiam estis subigita. Ekde 1350 la loko estis tamen posedaĵo de diversaj nobelarfamilioj.

Pozitivan evoluon Störmthal travivis ekde 1675 sub la estreco de Statz Friedrich von Fullen, kiu kiel elektoprinca saksia militkonsilantaro tenis influriĉan pozicion ĉe la dresdena kortego. La nobelo zorgis por tio, ke la loko fariĝis memstara paroko en 1690. Jaron poste li malfermigis la unuan lernejon de la vilaĝo. En 1693 von Fullen komencis per la konstruado de la kastelo, kiun li lasis ĉirkaŭigi per vasta parko. Al tiu ankaŭ apartenis bestoŝirmejo kaj sep fiŝlagetoj.

La 1-an de januaro 1996 Störmthal iĝis parto de la administra komunumo Großpösna.

Famuloj redakti