St Neots (Cambridgeshire)

St Neots estas urbo en Cambridgeshire, Anglio. Ĝi situas apud la rivero Great Ouse.

St Neots
urbeto • civila paroĥo • bazarurbo
Administrado
Poŝtkodo PE19
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 31 165  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 52° 14′ N, 0° 16′ U (mapo)52.227777777778-0.26666666666668Koordinatoj: 52° 14′ N, 0° 16′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
St Neots (Anglio)
St Neots (Anglio)
DEC
St Neots
St Neots
Situo de St Neots
St Neots (Britio)
St Neots (Britio)
DEC
St Neots
St Neots
Situo de St Neots

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo St Neots [+]
vdr
Foiroplaco

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 31 165 loĝantoj, kaj en 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 26,350 loĝantojn.

La urbo nomiĝis laŭ Sankta Neot (m. ĉ. 870) kies restaĵoj estis portata al la priorejo de St Neots. Pro vikingaj disraboj dum la malfrua 10-a jarcento, la ostoj estis portempe sendataj al Lincolnshire por plisekurigi ilin, sed ili relokiĝis en la priorejo nepost 1020.

En 1081 Anselmo de Canterbury anstataŭis la anglosaksajn monaĥojn per monaĥoj el Abatejo Bec, kaj la priorejo iĝis benediktana fondaĵo. Ĉar la priorejo estis dependaĵo de franca abatejo, de tempo al tempo, dum militoj inter Francio kaj Anglio, anglaj reĝoj konfiskis ĝiajn bienojn kaj enspezojn. En 1409 ĝi sendependiĝis de Bec. Ĝi aboliciiĝis en 1539, kaj poste tute malkonstruiĝis.

Ĉirkaŭ 1140 konstruiĝis kastelo sen reĝa permeso: post ĉirkaŭ 15 jaroj Henriko la 2-a ordonis ĝian detruon.

En 1348 St Neots ege suferis pro la nigra morto: mortis pli ol triono de la loĝantoj.

En 1648, dum la angla enlanda milito, okazis bataleto dum kiu parlamentaj batalistoj surprizis, kaj plejparte kaptis, ĉirkaŭ 300 subtenantojn de Karlo la 1-a.