Stacidomo de Schaan-Vaduz

fervoja stacio en Liĥtenŝtejno

Stacidomo Schaan-Vaduz (germane: Bahnhof Schaan-Vaduz) troviĝas en Schaan, proksime de la liĥtenŝtejna ĉefurbo Vaduzo; apud ĝi troviĝas la ĉefa elirpunkto por publika bustrafiko en la princlando.

la stacidomo en 2013
akceptejo disde la strato; antaŭ la restaŭradoj (2007)
apudanta busa stacidomo Bushof Schaan

Historio

redakti

Inaŭguro okazis en oktobro 1872 fare de la privata entrepreno Vorarlberger Bahn. La akceptejo nun monumentprotektita, estante en publika posedo, konstruiĝis depost 1870. Ĝi ekgraviĝis kiam startis en 1884 la fervojlinio Arlbergbahn inter Innsbruck kaj Bludenz. Sekve ĝi fariĝis haltejo por eksprestrajnoj cirkulantaj inter Vieno kaj Parizo.[1] Tia promocio necesis disponigon de loĝadoj por kreskanta nombro da deĵorantoj; sekve la stacidomo ricevis duan etaĝon en 1890.[2] Pro eksplodo de la Unua mondmilito neniam efektiviĝis planoj krei etŝpuran fervojlinion rekte inter Schaan kaj Landquart.

La administradon fare de Aŭstraj Fervojoj (ÖBB) transprenis post Anschluss en 1938 Deutsche Reichsbahn: la vienanoj atentigis ke neniu rapida trajno transveturu sen halto je Schaan-Vaduz.[3] Post ol la princujo fariĝis parto de la doganujo de Svislando en la jaro 1924, oni kreis en 1926/27 etan doganejon apudstacidoman kiu funkciis ĝis fino de 1986. Dise de la ricevejo estiĝis kroma stokejo/staplejo kun bela ligno ŝelo. En septembro 1927 akvego de Rejno interrompis la funkcion por pluraj semajnoj.

En majo 2011 la urbanoj decidis kune kun ÖBB modernigon. En 2010 jam estis malfermita moderna buscentro de LIECHTENSTEINmobil. Dum labortagoj inter 5.000 kaj 7.000 personoj uzas ĝin. Subtera parkumejo estis aldonita.[4]

Inter 2019 kaj 2021 kaj la ĉefa ejo kaj la staplejo estis renovigataj.[5] De tiam ĉiuj porklientaj servoj faratas en la busocentro kaj la malnova deponejo ŝanĝiĝis en biciklan garaĝon.[6]

Nunaj haltoj

redakti

En 2023 jam ne ĉiuj vagonaroj haltas en Schaan-Vaduz. Ĝi estas nun parto de la regiontrajna kaj interurba linio inter Feldkirch kaj Buchs SG.

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. historio de Schaan
  2. "Bahnhof Schaan-Vaduz unter Denkmalschutz" - ĉe: llv.li
  3. Hans-Wolfgang Scharf, Friedhelm Ernst: Vom Fernschnellzug zum Intercity. Eisenbahn-Kurier Verlag, Freiburg 1983, ISBN 3-88255-751-6, p. 42
  4. "Bushof mit Tiefgarage in Schaan – Die neue Drehscheibe für den öffentlichen Verkehr"
  5. "Mehrere Millionen für Schaaner Bahnhofsgebäude. Die Sanierung des alten Bahnhofsgebäudes in Schaan läuft auf Hochtouren"
  6. "Im LIEmobil-Kundencenter im alten Bahnhofsgebäude in Schaan erhalten Sie sämtliche LIEmobil-Fahrscheine"