Stadiono Pierre-Mauroy

futbala stadiono en Francio
(Alidirektita el Stade Pierre-Mauroy)

La Stadiono Pierre Mauroy, aŭ france Stade Pierre-Mauroy, estas la plej granda stadiono en la metropola regiono Lille en Francio: ĝi povas gastigi iom pli ol 50 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. La stadiono situas en la municipo Villeneuve-d’Ascq kaj estis inaŭgurita je la 12-a de aŭgusto 2012. Sian nomon ĝi havas pro Pierre Mauroy, kiu preskaŭ tri jardekojn estis la ĉefurbestro de Lille.

Stadiono Pierre-Mauroy
Stade Pierre-Mauroy
Stade Pierre-Mauroy
plurcela stadiono • sportejo
Situo
Loko Villeneuve-d’Ascq, metropola regiono Lille, Francio
 Francio
Geografia situo 50° 36′ 40″ N, 3° 7′ 41″ O (mapo)50.6111111111113.1280555555556Koordinatoj: 50° 36′ 40″ N, 3° 7′ 41″ O (mapo)
Stadiono Pierre-Mauroy (Lillo)
Stadiono Pierre-Mauroy (Lillo)
DEC
Stadiono Pierre-Mauroy
Stadiono Pierre-Mauroy
Stadiono Pierre-Mauroy ne sur mapo
Map
Stadiono Pierre-Mauroy
Datumoj
Konstruadita 2010 ĝis 2012
Malfermita la 17-an de aŭgusto 2012
Posedanto metropola regiono Lille
Surfaco herbo
Kosto 282 milionoj da
Kapacito 50 083
Dimensioj 105 x 68 m
Luantoj
futbala klubo OSC Lille
aliaj sportaj eventoj (vidu tekste)
koncertoj
Retejo Oficiala retejo
vdr

Krom futbalorugbeo, la stadiono kapablas enteni aliajn sportajn konkuradojn kaj okazigi koncertojn aŭ grandajn spektaklojn. Interalie ĝi ekde 2014 estas eventejo de la motorcikla konkuro Supercross Paris-Bercy, en 2014 okazigis la finalon de la tenisa ĉampionado Davis Cup kaj en 2015 la Eŭropan Korbopilkan Ĉampionadon. Inter la 10-a de junio kaj 10-a de julio 2016 ĝi estas unu el dek eventejoj de la Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la inaŭgura futbala matĉo en 2012