Stalin-premio

(Alidirektita el Stalina premio)

La Stalin-premio estis la plej altranga civila distingo en la Sovetunio dum la Stalin-epoko. Ĝi estis fondita en decembro 1939 honore de 60-jara jubileo de Stalin. Unua premio estis atribuita en 1941. La premio estis utilita por honorigi elstarajn atingojn en scienco, literaturo, arto kaj muziko. Ofte oni donis la premion pro unuopaj artaĵoj de artisto.

Stalin-premio
premio • ordeno • honorigo
Branĉoj • State Stalin Prize, 1st degree
• State Stalin Prize, 2nd degree
• State Stalin Prize, 3rd degree vd
Nomita laŭ Josif Stalin
Lando Sovetunio
Fondita en 1941
vdr
La medalo de la Stalin-premio

Konataj premiitoj estis Sergej Prokofjev, Sergej Ejzenŝtejn, Ilja Erenburg, Anatolij Ribakov, Miĥail Kalaŝnikov, Dmitrij Ŝostakoviĉ, Lev Termen, Pablo Neruda, Manfred von Ardenne, Andrej Saĥarov, Igor Tamm, Igor Kurĉatov. La lastaj 3 fizikistoj ricevis la premion en 1954. Ekde 1966 oni transdonis la Ŝtatan premion de Sovetunio.

Vidu ankaŭ redakti