Stampe kaj Vertongen

Constructions Aéronautics J.Stampe & M.Vertongen estis unu el la plej sukcesaj belgaj aviadil-konstruaj firmaoj. La entrepreno estis fondita en 1922 de Jean Stampe (n. la 17-an de aprilo 1889 - m. la 15-an de januaro 1978) kaj Maurice Vertongen. Ili iĝis la sola entrepreno belga, kiu iam eksportis aviadilojn kaj kun permesilo ebligis ilian konstruadon eksterlande. La instru-aviadilo SV.4b iĝis tre konata inter la pilotoj, kaj ankoraŭ nun, tri kvaronjarcentojn poste, pluraj SV.4b-aviadiloj regule flugas.

Stampe kaj Vertongen
aerospace manufacturer vd
Dum 1922 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Jean Stampe vd
Sidejo Antverpeno
vdr

Historio redakti

 
Stampe & Vertongen SV-4A OO-GWC
 
Stampe & Vertongen SV-4B V4
 
Stampe & Vertongen SV-4C OO-SPM
 
Stampe & Vertongen SV-4E OO-KAT

Jean Stampe kaj Maurice Vertongen estis du soldatoj el la unua mondmilito, kiuj post la milito volis establi aviad-lernejon. Ĉar post la milito ne ekzistis bonaj aviadiloj, Jean Stampe serĉis iun, kiu povas desegni kaj fabriki unu. Tiu persono estis Alfred Renard. Ilia unua aviadilo, kiun oni nomis RSV (Renard-Stampe-Vertongen), iĝis tuja sukceso. Ĝi iĝis la unua postmilita aviadilo de la belga aerarmeo.

La unua ekzemplero estis konstruita en kelo en Evere, sed poste ili translokis la atelieron al la flughaveno de Deurne apud Antverpeno. En 1927 Alfred Renard forlasis la skipon kaj anstataŭis lin la ruso George Ivanow (fuĝinta el Rusio pro la rusa revolucio). La unua vere funkcipova aviadilo, kiun ili komune kreis estis SV.3. Post SV.3 venis SV.4 el kiuj la unuaj 5 ekzempleroj estis venditaj al la ankoraŭ nun ekzistanta Royal Antwerp Aviation Club. La belga armeo tiam serĉis novan esploraviadilon kaj Stampe proponis la plej lastan tipon 'SV.5. La armeo tamen petis ofertojn ankaŭ eksterlande, kaj, laŭ la kutima belga tradicio aĉetis la eksterlandajn aviadilojn anstataŭ la propraj. Tiuj eksterlandaj aviadiloj tamen montriĝis malsukceso, kaj finfine la armeo aĉetis ankoraŭ kelkajn ekzemplerojn de la tipo SV.5.

Grava antverpena riĉulino dume interesiĝis pri aviado kaj mendis ĉe Stampe kaj Vertongen specialan aviadilon por virinoj. Ĝi iĝis la modelo SV.4b de kiu nun ankoraŭ pluraj estas flugkapablaj.

1935 estis por Stampe kaj Vertongen la plej trista jaro el sia ekzisto. La belga armeo petis, ke ĝi eksperimentu pri bomboaviadiloj. La unua flugo de la aviadilo SV.10 estis sukcesa, sed la 5-an de oktobro 1935, kiam SV.10 duan fojon flugis, ĝi perdis la ekvilibron kaj falis teren super Borsbeek. En la aviadilo estis George Ivanov kaj la filo de Jean Stampe, Leon. Neniu el la du postvivis.

B. Demidoff anstataŭis Ivanow kaj plulaboris pri la konstruado de la porvirina tipo SV.4b. Pro malgranda misinterpreto de la konstrudesegnaĵoj la flugilo havis iomete pli malgrandan surfacon. Kaj montriĝis ke tio donis al SV.4b la idealajn flugkapablojn. I.a. pro tio Francio mendis SV.4b-aviadilojn en Deurne. Por tamen eskapi la devigon pri neŭtraleco, oni konstruis ilin sur franca teritorio ĉe Henri Farman sub la nomo de SV-4c. Kiam la mondmilito atingis Belgion, Jean Stampe fuĝis al Francio kaj restis tie la tutan militon. La fabrikoj de Stampe kaj Vertongen estis bombitaj de la germanoj en 1940.

Post la dua mondmilito Jean Stampe finis la nur parte konstruitajn aviadilojn en Francio kaj poste serĉis kontakton kun la eks-kolego Alfred Renard kaj ili konstruis novan fabrikon, kiu ricevis la nomon Stampe kaj Renard. Ĝi ekzistis ĝis en 1970.

En la flughaveno de Deurne en Antverpeno estas muzeo Stampe & Vertongen en kiu pluraj iliaj aviadiloj estas videblaj. Unu fojon jare tie ankaŭ okazas semajnfinon por memori al Stampe kaj Vertongen, en kiuj dekoj da SV-aviadiloj el la tuta mondo venas al Deurne.

Eksteraj ligiloj redakti