Pivota muelejo
La pivota muelejo estas tre malnova tipo da ventmuelejo. En Nederlando ankoraŭ restas proks. 40 da ili, ĉefe en Gelderlando, Nord-Brabanto, Limburgo kaj Zelando. En Belgio ankoraŭ troviĝas, inter aliaj, unu en Onze-Lieve-Vrouw Ten Duinen (komunumo Koksijde). En norda Francio ankaŭ ekzistas tre belaj pivotaj ventmuelejoj, ekzemple en Hondschoote kie oni povas viziti la "Noordmeulen" - eble la plej malnova pivota muelejo el Eŭropo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0c/Windmill_Uden.jpg/220px-Windmill_Uden.jpg)
Muelejo de tia tipo estas muntita sur pivoto, kiu ebligas turni ĝin laŭ la direkto de la vento. En la nederlanda lingvo tia muelejo nomiĝas standerdmolen = "stabla muelejo", pro la stablo, kiu tenas la pivoton.
Historio
redaktiJam komence de la 12-a jarcento oni skribe menciis pivotajn muelejojn en Belgio kaj norda Francio. En Germanio ili oftiĝis en la 15-a jarcento. Per pivotaj muelejoj oni ĉefe muelis grenon.