Stanisław Rynduch
Stanisław RYNDUCH, en Esperantujo uzas la antaŭnomon Stanislavo aŭ mallonge Stani (n. la 6-a de majo 1940 en Sokolniki, la reĝa setlejo apud Sandomierz/Pollando) estas poldevena esperantisto.
Stanisław Rynduch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1940 (84-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Dum la 1960 jaro fariĝas dumviva membro de Pola Esperanto Asocio (PEA). Dum liaj studoj en Bjalistoko li estis sekretario de PEA. Kunfondinto de filio en Przemyśl. En la jaro 1965 edziĝis al germana esperantistino kaj elmigris al Germanio, kie dum multaj jaroj estis prezidanto de distrikta Esperanto-asocio en Auerbach kaj tie gvidis Esperanto-kursojn. Lektoro de E-feriado en Międzygórze / Pollando kaj en Francio. Partopreninto de multaj internaciaj Esperanto-aranĝoj kaj Esperanto-kongresoj. Kunfondinto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) en Wągrowiec /Pollando (en la jaro 2011), de la jaro 2012 li estas sekretario de EDE-Federacio kaj dum la jaroj 2012-2013 li estis vicprezidanto de EDE-Pollando. De la aprilo 2015 li ne plu estas ano de EDE-Pollando.
Li posedas du ŝtatanecojn: polan kaj germanan.
En 2019-2021, pro manko de intereso de la flanko de polaj muzeoj, li donacis sian riĉan kolekton de Esperantaĵoj, i.a. de poŝtmarkoj[1], moneroj, pingloj, signoj, stampoj, afiŝoj, anoncoj, broŝuroj, libroj ktp. al la Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang[2].
Distingoj
redaktiEn januaro 2013 la pola prezidanto Bronisław Komorowski dekrete atribuis al li la altan ŝtatan ordenon: Kavaliran Krucon de Merito por Respubliko Pollando pro la popularigo de Esperanto kiu estas la akiraĵo de pola kulturo. La proponon por tiu grava distingo faris Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto. La enmanigo de la kruco okazis en la Grandpolia Vojevodiejo en Poznano la 25-an de marto 2013 kien li estis invitita kiel honora gasto. La honorigon persone enmanigis la Vojevodo de Grandpolio Piotr Florek.
Referencoj
redakti- ↑ Vidu la plej valorajn poŝtmarkojn en la retejo de la Esperanto-Muzeo.
- ↑ Vidu: "Esperanta Numismatiko" EN 2021 n-ro 01, paĝoj 37-38 elŝutebla de la retejo de la Esperanto-Numismatika Asocio.