Stanisław Essigman

pola esperantisto kaj dentisto
(Alidirektita el Stanislaw Essigman)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Stanisław ESSIGMAN (naskiĝis en 1868 en Varsovio) estis pola esperantisto, dentkuracisto kaj multjara delegito de UEA. Agema esperantisto en lokaj aferoj. Prezidanto de la postkongreso en Varsovio je 1927. Prezidis la solenan inaŭguron de la Z-monumento (sur la tombo). Dum la dua mondmilito Essigman estis en varsovia geto, kie li plu laboris kiel dentisto[1][2] ĉe la strato Nowolipie 78. La 8-an de septembro 1942, kiam la nazioj likvidis la teksaĵfarejon de Rochlich, Essigman kaj lia edzino Tekla mortigis sin per kalia cianido[3].

Stanisław Essigman
Persona informo
Naskiĝo 1868
Morto 8-an de septembro 1942 (1942-09-08)
en Varsovia geto
Mortokialo venenado per cianido
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Varsovio
Ŝtataneco Pollando
Familio
Edz(in)o Tekla Essigman
Okupo
Okupo esperantistodelegito de UEAdentisto
vdr

Referencoj redakti