Malnova Urbo (Prago)

kvartalo de Prago, Ĉeĥio
(Alidirektita el Staré Město (Prago))

Malnova Urbo (ĉeĥe Staré Město) de Prago (Ĉeĥio) estas regiono kies loĝateco estas sciata ekde la dua duono de la 10-a jarcento. Vivas ĉi tie 6 272 loĝantoj (2021).

Malnova Urbo
katastra areo en Ĉeĥio • municipal part in Czechia • urba centrourba areo • municipo kun urbaj privilegioj

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 110 00
Demografio
Loĝantaro 6 272  (2021) [+]
Loĝdenso 4 862 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 5′ N, 14° 25′ O (mapo)50.084714.4203Koordinatoj: 50° 5′ N, 14° 25′ O (mapo) [+]
Alto 206 m [+]
Areo 1,29 km² ( 129 ha) [+]
Malnova Urbo (Prago)
Malnova Urbo (Prago)
DEC
Malnova Urbo
Malnova Urbo
Situo de Malnova Urbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Old Town, Prague [+]
vdr

Tamen la definitiva fondo de la plej malnova kvartalo de Prago okazis en la kvara jardeko de 13-a jarcento. Tiam, inter la jaroj 1232 kaj 1234 la reĝa monstampisto Eberhard fondis oriente de la jam ekzistinta sidloko la Sta Gallo-kvartalon. Tiu nova sidloko de bavariaj koloniistoj etendis sin ĉirkaŭ la paroĥpreĝejo de Sankta Gallo (ĉeĥe: Havel) kaj ĝi diferencis de la antaŭaj per sia regula fondplano.

Ĝi posedis statuton de urbaj liberecoj kaj estis sidejo de la reĝa urbestro. Oriente ĝi estis ĉirkaŭita per remparo kaj fosaĵo formanta duoncirklon, proksimume surloke de hodiaŭaj stratoj "Národní třída" (Nacia Avenuo), "Příkopy" (Fosaĵoj Avenuo - la nomo memori-gas iaman fosaĵon sub la urba muro) kaj "Revoluční třída" (Revolucio Avenuo). Tiamaniere unuiĝis la nova kvartalo Sta Gallo kun la aliaj sidlokoj kaj formiĝis unu administra distrikto, kies centro estis la Foirplaco - la nuntempa Malnovurba Placo, grava nodo de la malnovaj komercvojoj.

Vidu ankaŭ redakti