Starobrno

bierfarejo en Brunno (CZ)

Bierfarejo Starobrno (ĉeĥe Pivovar Starobrno) estas ĉeĥa bierfarejo en Brno. Ĝia nomo signifas "malnova Brno".

Starobrno
bierfarejonegoco • entrepreno vd
Dum 1872 - nekonata/nuntempe
Jura formo akciová společnost
Sidejo Brno
Lando Ĉeĥio
TTT Oficiala retejo
vdr
Duona litro de Starobrno

La nuna bierfarejo estis fondita kiel posteulo de cisterciana bierfarejo el 1325. La nomo Starobrno populariĝis nur en la dua duono de la 19-a jarcento.

Em 2009 Starobrno produktis pli ol centmilionon da litroj de biero. Samjare ĝi kuniĝis kun la kompanio Krušovice kaj iĝis parto de la nederlanda konzerno Heineken.

La moto de la kompanio estas Arcanum boni tenoris animae. kiu en la latina lingvo signifas "la sekreto de la bona animstato".