Starsky and Hutch estas usona agadema televidserio,[1] kiu konsistis el 70-minuta montra filmo (origine elsendita kiel Filmo de la Semajno) kaj 92 epizodoj de po 50 minutoj. La programo estis kreita de William Blinn, produktorita de Spelling-Goldberg Productions, kaj elsendita el aprilo 1975 al majo 1979 pere de la kanalreto ABC. Ĝi estis distribuita de Columbia Pictures Television en Usono kaj, origine de Metromedia Producers Corporation en Kanado kaj en kelkaj aliaj partoj de la mondo. Sony Pictures Television estas nune la tutmonda distribuanto de la serio. La serio inspiris ankaŭ filmon kaj videoludon.

Starsky and Hutch
televida serio
Originala titolo Starsky & Hutch
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro agada televida serio, crime television series, police television drama
Aktoroj David Soul • Paul Michael Glaser
Muziko de Lalo Schifrin • Tom Scott • Mark Snow
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 93
Daŭro sen reklamoj 60
Elsendo
Elsendita 30 apr. 1975 – 15 maj. 1979
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

La protagonistoj de la serio estis du policanoj de Suda Kalifornio: nome David Michael Starsky (Paul Michael Glaser), malhelhara, migranto en Broklino kaj veterano de la Usona Armeo, kun surstrata saĝa konduto kaj intensa, foje infaneca koleremo; kaj Kenneth Richard "Hutch" Hutchinson (David Soul), divorcita,[2] blonda, el Duluth, Minesoto, pli trankvila kaj intelektulo. Pere de la radio-alvoko "Zebra Three", ili estis konataj pro la patrolado de stratoj de fikcia Bay City, Kalifornio.

Notoj redakti

  1. Ozersky, Josh (2003). Archie Bunker's America: TV in an era of change, 1968–1978. SIU Press. p. 120. ISBN 0-8093-2507-1.
  2. Epizodo: "Hutchinson: Murder One" - la eks-edzino de Ken Hutchinson aperis en tiu epizodo