Stefan WEHINGER (naskiĝis la 9an de februaro 1966[1] en Ludesch, Vorarlbergo[2]) estas aŭstra entreprenisto kaj kunfondinto de la entrepreno WESTbahn, privata fervojtrafika entrepreno kun servo de Vieno al Salcburgo.

Vivo redakti

Li studis teĥnikan fizikon ĉe la Teĥnika universitato de Vieno kaj doktoriĝis, post studoj ĉe Masaĉuseca Instituto de Teknologio en Kembriĝo, en 1996 ĉe la universitato de Innsbruck. Ĝis la fino de 2000 li laboris por la aŭtoliverista entrepreno König en Rankweil, poste li estis estrara direktoro de la vorarlberga fervojlinio Montafonerbahn, kaj de 2004 li fariĝis estro de ÖBB-Personenverkehr AG, la plej grava persontrafika fervojentrepreno en Aŭstrujo.[2]

En 2008 li forlasis tiun postenon[3] kaj en la sama jaro decidis fondi privatan fervoj-persontrafikan entreprenon.[4] Tiu entrepreno komencis servi linion de Vieno al Salcburgo en decembro 2011.[5]

Wehinger foriris de WESTbahn en junio 2012 pp internaj problemoj.[6] En julio de la sama jaro, li decidis turni sin al konstruado de fervojoj en Afriko.[7]

Referencoj redakti