Stefano la 3-a (Hungario)

(Alidirektita el Stefano la 3-a de Hungario)

Stefano la 3-a de Hungario (n. somere de 1147, Hungario – m. 4-an de marto 1172) estis hungara reĝo, membro de la Arpad-dinastio. Dum lia regado (1162–72), li defendis la landon kontraŭ la bizanca imperio, sed la lando suferis teritoriajn perdojn.

Stefano la 3-a
Persona informo
Naskiĝo 1147
en Székesfehérvár
Morto 4-an de marto 1172 (1172-03-04)
en Hungara reĝlando
Tombo Esztergom vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Géza la 2-a vd
Patrino Euphrosyne of Kyiv vd
Gefratoj Helena of Hungary • Elizabeth of Hungary, Duchess of Bohemia • Béla la 3-a • Géza, royal prince of Hungary vd
Edz(in)o Yaroslavna of Halych • Agnes of Austria, Queen of Hungary vd
Infanoj Béla, Heir of Hungary vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis Geza la 2-a hungara reĝo, lia patrino estis la kieva princino Eŭfrozina, lia edzino (ekde 1166) aŭstra princino Agneŝ. Lia sola filo (Bela) mortis jam en lia vivo.

Oni kronis lin al hungara reĝo post morto de lia patro, en aĝo de 15 jaroj, en junio de 1162, sed parto de hungaraj nobeloj elektis lian onklon Ladislaon la 2-an al hungara reĝo, anstataŭ Stefano. Li mem devis fuĝi al Bratislavo, li regis fakte nur en kelkaj departmentoj. Ladislao mortis en januaro de 1163, sed oni kronis denove alain personon, lian pli junan fraton kiel Stefanon la 4-an, kiu havis parencajn rilatojn al Manuelo la 1-a, bizanca imperiestro. Tiel ricevis helpon Stefano la 3-a (je instigo de lia patrino princino Eufrozina) de Frideriko la 1-a, german-romia imperiestro, ĉefe kontraŭaulo de Manuelo.

Stefano la 3-a – per germanaj trupoj – venkis armeon de Stefano la 4-a, la 19-an de junio 1163, ĉe Székesfehérvár. En la sekvaj du jaroj, li sukcese repuŝis tri bizancajn militirojn per germanaj kaj ĉeĥaj helpoj, kvankam armeo de Manuelo okupis en 1165 Dalmation, Kroation, Bosnion kaj la Szerémség, kaj tiujn konkerojn Stefano devis rekoni en packontrakto de 1167. Lian politikon apogis ne nur lia patrino, sed episkopo de Esztergom, Lukaĉ. Per lia helpo kontraktis pri konkordato Stefano kaj la Papo en 1169, en kiu li abdikis pri rajto de la investituro. Stefano la 3-a setligis en Hungario la templanojn kaj unuafoje donis privilegiojn al la fremdaj urbaj burĝoj en Székesfehérvár. Li mortis junaĝe, oni supozeble venenis lin. Oni entombigis lin en Esztergom, sekvis lin Béla la 3-a kiel reĝo.

Antaŭe:Reĝo de Hungario kaj KroatioPoste:
Géza la 2-a11621172
(1162-63 paralele kun Ladislao la 2-a kaj Stefano la 4-a)
Béla la 3-a