Steinen SZ

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Steinen

Steinen estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 3100 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Steinen
Blazono de Steinen
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  47° 2′ 57″ N 8° 36′ 42″ O / 47.04917 °N, 8.61167 °O / 47.04917; 8.61167 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 57″ N 8° 36′ 42″ O / 47.04917 °N, 8.61167 °O / 47.04917; 8.61167 (mapo)
Areo 11,85 km²
Alteco 474 m super marnivelo
Poŝtkodo 6422
Komunumkodo 1373
Mapo de Steinen
vdr

Geografio redakti

La komunumo Steinen situas sur la flotebenaĵo de la rivero Steiner Aa nordoriente de la Lago de Laŭerco.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Steinen limas en nordoriento al Sattel, en sudoriento al Ŝvico, en sudokcidento al Laŭerco, kaj en nordokicento al Steinerberg.

Trafiko redakti

Steinen disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝvico al Arth-Goldau. Norde de la vilaĝo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 8 de Ŝvico tra la Sattel-Pasejo al Pfäffikon, kaj en la sudo la svisa aŭtovojo A4.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Steinen datiĝas el la jaro 1124 kiel Steina. Dum mezepoko Steinen akiris kiel merkatoloko regionan signifon. En frua mezepoko en Steinen regis la Grafoj de Lencburgo, kies heredantoj estis la Grafoj de Kiburgo kaj post la Habsburgoj. Kvankam ankoraŭ ĉirkaŭ la jaro 1300 la Habsburgoj posedis bienojn en Steinen, la vilaĝo tiam jam devis esti konsiderata kiel parto de la Lando Ŝvico. Komence de la 14-a jarcento ankaŭ loĝantoj de Steinen partoprenis la raboatakojn al la limregionoj de Einsiedeln, kio en 1315 kondukis al la Batalo de Morgarten. Ĝis 1598 al la paroĥo Steinen apartenis ankaŭ Sattel kaj Rothenthurm. De Steinen devenas la fama ŝvica nobela familio Stauffacher, el kiu devenis multaj landĉefoj de Ŝvico. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti