Stelŝprucilo (aŭ: stelĵetilo, stelkraĉilo, mirakla torĉo, …) estas piroteknikaĵo: sparkanta petardo tenebla permane. En multaj landoj ĝi estas bruligata dum la festoj de kristnasko kaj Nova Jaro.

Funkcio redakti

 
Sparklanta

Klasika stelŝprucilo konsistas el oksidenzo (kutime baria nitrato - por certigi relative malrapidan bruladon), ligenzo kiel dekstrino, farunoamelo kaj miksaĵo el diversaj metalpulvoj. La konsisto de la metalmiksaĵo influas kiel la amaso forbrulas: fero ŝprucas la longe brulantajn, flugantajn sparkojn, zinko donas blindige helan flamon, dum aluminio garantias konstantan bruladon kaj estas pli bone stokebla. Buntaj flamoj estas atingeblaj per nitratoj aŭ kloridoj de bario (helverda), kupro (blua/verda) aŭ stroncio (ruĝa). Kutime fero kaj aluminio estas uzataj en stelŝpruciloj.

Produktado redakti

Atentu!!

En diversaj landoj la produktado de piroteknikaĵoj sen licenso estas delikto laŭ la leĝo pri eksplodaĵoj. Eksperimentado kun kemiaj substancoj postulas sperton kaj respondecon. Bario estas venena pezmetalo, ĉiuj nitrogen-oksidoj akcelas brulon.

 
Mirakla torĉo

Por mem fari stelŝprucilojn oni devas atenti pri la miksaĵo (ĉ. 50% da okzidenzo, 30% da fero, 10% da ligenzo, 10% da aluminio), pri la fajneco de la pulvograjnetoj kaj pri la tavoldikeco. Nur per granda sperto oni atingas bele ŝprucantan miksaĵon. Plie oni atentu, ke oni ne tro grandkvante enspiru la estiĝantajn gasojn (inter ili estas la venenaj karbona monooksido kaj nitrogena oksidoj). La temperaturoj de la brulado atingas ĝis 1000 °C. Fakte ne eblas blovestingi stelŝprucilon, eĉ sub akvo ili povas bruli, se la amaso ne estas tro rapide malvarmigita.

Bezonataj iloj: porcelana bovlo, kirlilo, spatelo

Kemiaĵoj: 11 g Barionitrat-pulvo, 1 g Aluminio-pulvo, 5 g malfajna fero-pulvo kaj 3 g amelo estu miksataj. Oni aldonu iom da bolanta akvo kaj kirlu ĝis oni ricevas tre viskozan paston. Per ĝi oni kovru fero-bastonetojn (ekzemple biciklo-spokojn, antaŭe senigitaj de eventuala graso) - lasu duonon senkovrita por povi teni ilin permane. Sekigu ilin per harsekigilo. Poste lasu ilin finsekiĝi dum minimume unu tago. Poste ili pretas.

Kemia reakcio redakti

 
 
 

Vidu ankaŭ redakti