Stilfs

komunumo de Italio

Stilfs - por kiu aldona itallingva nomo Stelvio estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 136 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Bormio (SO), Laas, Martell, Val Müstair (CH-GR), Prad am Stilfserjoch, Taufers im Münstertal kaj Valfurva (SO).

Stilfs
(Stelvio)
Stilfs
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 36′ N, 10° 33′ O (mapo)46.610.55Koordinatoj: 46° 36′ N, 10° 33′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1311 [+] m
Areo 140 km²
Loĝantaro 1136 (2023)
Loĝdenso 8 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Sulden (Solda), Trafoi kaj Gomagoi
Najbaraj komunumoj Bormio (SO), Laas, Martell, Val Müstair (CH-GR), Prad am Stilfserjoch, Taufers im Münstertal kaj Valfurva (SO)
Patrono sankta Ulriko (Udalriko de Aŭgsburgo)
Festa tago 28-a de decembro
Nomo de loĝantoj Stilfser (germane)
Poŝtkodo 39020
Imposta kodo I948
Kodo laŭ ISTAT 021095
Telefona prefikso 0473
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

Lingva distribuo

redakti

La plejmulto de la loĝantoj (98,5%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 1,5% parolas denaske la italan.

Eksteraj ligiloj

redakti

Proksime troviĝas la Stelvia pasejo.