Stomiidae (Stomiedoj) estas familio de profundmaraj aktinopterigaj fiŝoj. Ili estas malgrandaj, kutime proksimume 15 cm, ĝis 26 cm. Ĉi tiuj fiŝoj estas apogeaj predantoj kaj havas grandegajn makzelojn plenajn je pintaj dentoj.[1] Ili ankaŭ kapablas artike movi la sistemon de la kranio kaj supra makzelo, kaj rezulte povas malfermi la makzelon ke pli ol 100 gradoj.[1] Ĉi tiu kapablo permesas al ili manĝi grandegan predon, ofte 50% pli grandan ol sia norma longo.[1]

Stomiidae
Stomias boa boa
Scienca klasifiko
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Actinopterygii
Ordo: Stomiiformes
Subord: Phosichthyoidei
Familio: Stomiidae
Genroj

Aristostomias Astronesthes Bathophilus Borostomias Chauliodus Chirostomias Echiostoma Eupogonesthes Eustomias Flagellostomias Grammatostomias Heterophotus Idiacanthus Leptostomias Malacosteus Melanostomias Neonesthes Odontostomias Opostomias Pachystomias Photonectes Photostomias Rhadinesthes Stomias Tactostoma Thysanactis Trigonolampa

Ĝi estas unu el la multaj specioj de profundmaraj fiŝoj, kiuj povas produkti propran lumon per ĥemia procezo. Speciala organo helpas produkti ĉi tiun lumon. Ĉi tiuj profundmaraj fiŝoj havas grandajn kapojn, kaj buŝojn kun multaj akraj dentegoj. Ili havas longan ŝnurecan korpoparton kun lumilo ĉe la fino, alligitan al la mentono. Ili ankaŭ havas lumilojn alligitajn laŭ la flankoj de sia korpo. Chauliodus estas specifa genro de Stomiidae, kiu ne povas lumi dum pli ol 30 minutoj sen adrenalino. Tamen, kun adrenalino, ili povas lumi dum multaj horoj.[2] Ili lumas bluverde, ĉar la ondolongoj de tia koloro povas daŭri plej foren en la oceano. Stomiidae movas sian ŝnurecan korpoparton tien kaj reen kaj ripete ekbrilas kaj mallumas por allogi predon aŭ la aliseksanojn.

Galerio de iuj specioj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (2012) “Exploring Feeding Behavior In Deep-sea Dragonfishes (Teleostei: Stomiidae): Jaw Biomechanics and Functional Significance of a Loosejaw”, Biological Journal of the Linnean Society 106 (1), p. 224–240. doi:10.1111/j.1095-8312.2012.01854.x. 
  2. (2019-01-01) “Luminescence control of Stomiidae photophores”, Acta Histochemica (en) 121 (1), p. 7–15. doi:10.1016/j.acthis.2018.10.001.