Wikimedia Polska (WMPL) estas la pola asocio registrita en novembro 2015. Laŭ statuto ĝia celo estas apogo/subteno de kreado kaj evoluo de iniciatoj funkciantaj en vikio-teknologio laŭ liberaj permesiloj. La agado koncernas antaŭ ĉio apogon kaj promocion de tiuj projektoj, kiuj kreis Fondaĵo Vikimedio (Vikipedio kaj aliaj projektoj de Vikimedio). La asocio funkcias kiel oficiala pola partnero de Fondaĵo Vikimedio laŭ aparta kontrakto.[1]

Wikimedia Polska
emblemo
Vikimedia landa asocio • public benefit organization
Komenco 2005
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio, Pollando
Ĉefestro(j) Tomasz Wszeborowski • Tomasz Ganicz • Michał Buczyński vd
Retejo https://wikimedia.pl Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

Ĝi apartenis al koalicio Koalicja na Rzecz Otwartych Standardów, neformala ligo de organizaĵoj kaj entreprenoj/firmaoj.[2] Ĝi estis ankaŭ kunfondinto de koalico Koalicja Otwartej Edukacji (KOED).[3] Ekde 2007 la asocio posedas statuson de OPP-organizaĵo (organizaĵo de la publika utileco).[4] Ĝia nuna prezidanto estas Michał Buczyński, pasinte al la estraro apartenis ankaŭ interalie Piotr Cywiński, Piotr Czerniawski i Tomasz Ganicz. La asocio nombras 105 membrojn (stato el la 10-a de septembro 2013).[5]

Dum la imposta jaro 2013 la asocio ricevis 1% de la publika imposto, ĉirkaŭ 422 mil da zlotoj, kio en indekso de la OPP-organizaĵoj metis ĝin sur 145-a lokon.[6] En 2012 la ne-registara organizaĵo: Centrum Cyfrowe Projekt: Polska[7] kvalifikis ĝin al rondo de Rakiety otwartości, t.e. la neregistaraj organizaĵoj kies la retaj provizoj, funkciantaj laŭ licenco Krea Komunaĵo, estas malfermaj kaj publike alireblaj.[8]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Koć, Daniel. Wywiad z prezesem Stowarzyszenia Wikimedia Polska (pole). Osnews.pl (2012-11-06).
  2. Stowarzyszenie Wikimedia Polska (pole). Portal organizacji pozarządowych (2012-11-06). Arkivita el la originalo je 2016-03-07. Alirita 2015-02-26.
  3. Członkowie (pole). Koalicja Otwartej Edukacji (2012-11-06).
  4. Krajowy Rejestr Sądowy (pole) (2012-11-06).
  5. Lista członków. Wikimedia Polska (2013-05-04).
  6. Informacja dotycząca kwot 1% należnego podatku dochodowego od osób fizycznych przekazanych organizacjom pożytku publicznego z rozliczenia za 2013 rok (pole). Ministerstwo Finansów (2014-10-06).
  7. [1]
  8. Otwarte organizacje (pole). Centrum Cyfrowe (2012-12-11). Arkivita el la originalo je 2015-02-15. Alirita 2015-02-26.

Eksteraj ligiloj redakti