Strato Celetná

strato en Prago

La Strato Celetná estas unu el la plej malnovaj stratoj de la Malnova Urbo de Prago, devenanta el la romantika epoko. El la konstruaĵoj estu menciataj precipe: la barokpalaco Millesimo, n-ro 597/13, konstruita ĉirkaŭ 1750 kaj altbaroka palaco de la familio Hrzán de Harasov, domo n-ro 558/12, el la jaro 1702, verŝajne konstruita laŭ planoj de elstara baroka konstruisto G. Alliprandi. La iama mon-stampejo (hodiaŭ la Civila regiona tribunalo), domo n-ro 587/36, estas barokstila, el la dua duono de 18-a jarcento. Interesa estas ankaŭ la kontraŭa angula domo (n-ro 34), kubisma verko de arkitekto J. Gočár el la jaroj 1911-12.

Strato Celetná
Celetná ulice

strato
Lando: Ĉeĥio
Urbo: Prago
Urboparto: Malnova Urbo
Geografia situo 50° 5′ 14″ N, 14° 25′ 20″ O (mapo)50.0872814.42218Koordinatoj: 50° 5′ 14″ N, 14° 25′ 20″ O (mapo)
Strato Celetná (Ĉeĥio)
Strato Celetná (Ĉeĥio)
DEC
Strato Celetná
Strato Celetná
Finpunktoj Náměstí Republiky, Malnovurba Placo
Longeco: 400 metroj
Commons: Celetná
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.