Strato Faubourg-Saint-Antoine

La strato Faubourg-Saint-Antoine (franclingve Rue du Faubourg-Saint-Antoine), aŭ pli simple Faubourg Saint-Antoine, estas strato kaj kvartalo de Parizo lokita je la limo inter la 11-a kaj la 12-a arondismentoj de la franca ĉefurbo, oriente de la placo Bastille.

11-a/12-a Arond.
Strato Faubourg-Saint-Antoine
Situo
Arondismento(j) 11-a kaj 12-a
Kvartalo(j) Roquette / Sainte-Marguerite / Quinze-Vingts / Picpus
Eko Placo Bastille
Fino Placo Nation
Morfologio
Longeco 1810 m
Larĝeco De 17 al 30 m
Historio
Eksnomo(j) Chaussée Saint-Antoine
Strato Faubourg-Saint-Antoine (Parizo)
Strato Faubourg-Saint-Antoine (Parizo)
DEC
vdr
Malgrandaj restoracioj en la kvartalo Saint-Antoine.

Ĝi estas unu el la plej malnovaj aksoj de Parizo. La nomo de la strato devenas de la eksa abatejo Saint-Antoine-des-Champs, detruita je la fino de la 18-a jarcento. Okaze de la franca revolucio de 1789, la loĝantoj de Faubourg Saint-Antoine viciĝis inter la plej fruaj rebeluloj.

Tiu populara strato restas ĝis hodiaŭ famkonata pro siaj altkvalitaj, manfaritaj mebloj kaj pro siaj metiistoj.

Oni ne devas konfuzi la straton Faubourg-Saint-Antoine kun la strato Saint-Antoine, kiu alvenas al la placo Bastille el la centro de Parizo.

Vidu ankaŭ redakti