Distrikto Straubing-Bogen
(Alidirektita el Straubing-Bogen)
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Bavario |
Distriktaro: | Malsupra Bavario |
Administra urbo: | Straubing |
Areo: | 1 202 km² |
Loĝantoj: | 103 806 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 270 |
Aŭtokodo: | SR |
Municipokodo: | 09278 |
Komunumoj: | 37 |
Administreja adreso: | Leutnerstraße 15 94315 Straubing |
Retejo: | www.straubing-bogen.de |
Situo ene de Bavario | |
La distrikto Straubing-Bogen situas en la distriktaro Malsupra Bavario (Niederbayern) de la germana federacia lando Bavario. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Straubing, kiu mem tamen estas eksterdistrikta urbo kaj sekve ne apartenas al la distrikta teritorio. La distrikto havas areon de 1 202 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 103 806 loĝantojn.
Najbaras norde la distrikto Cham, oriente la distriktoj Regen kaj Deggendorf, sude la distrikto Dingolfing-Landau, sudokcidente la distrikto Landshut kaj okcidente la distrikto Regensburg.