Distrikto Deggendorf

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Malsupra Bavario
administra sidejo: Deggendorf
areo: 861 km²
loĝantoj: 122121
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo: DEG
Municipokodo: 09271
Komunumoj: 26
Administreja adreso: Herrenstr. 18
94469 Deggendorf
Retejo: www.landkreis-deggendorf.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Deggendorf (germane: Landkreis) situas en la suda mezo de la federacia lando Bavario de Germanio. Administra centro de la distrikto estas la urbo Deggendorf. En la distrikto sur areo de 861 km² fine de decembro 2022 loĝis 122 121 homoj; do meznombre 134 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Deggendorf estas signita per 15.

Situo redakti

La nordo kaj oriento de la distrikta teritorio apartenas al la [[mezalta arbaro Bavaria Arbaro. La centron de la teritorio de nordokcidento al sudoriento trafluas la rivero Danubo, sudokcidente de la urbo Deggendort la rivero Isar de sudokcidento enfluas la Danubon.

Najbaraj distriktoj estas (de nordo laŭ iro de horloĝo) Regen, Freyung-Grafenau, Passau, Rottal-Inn, Dingolfing-Landau kaj Straubing-Bogen.