La Strikola fulveto (Fulvetta striaticollis) estas birdospecio de la familio de Silviedoj kun la tipaj silvioj. Kiel ĉe la aliaj fulvetoj, ankaŭ tiu estis delonge inkludita en la genro de la Timaliedoj nome Alcippe. Tiu genro de fulvetoj estas de malgrandaj grizbrunaj birdoj, el kiuj kelkaj specioj havas ruĝecbrunajn partojn en flugiloj aŭ markojn en kapo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strikola fulveto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Fulvetta
Specio: F. striaticollis'
Fulvetta striaticollis
(Verreaux, 1870)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas ĝenerale bruneca kaj havas malhelbrunan kapon kie videblas iom da blankeca skvamado, pli helan kolringon kie abundas la striado blankabruna, kio nomigas la specion, kaj blankan gorĝon. La dorso estas pli ĝenerale bruna kun ruĝecbruna koloro en flugilplumoj kiuj havas blankecajn bordojn. La subaj partoj estas helgrizaj. La beko estas fortika kaj eburgrizeca. La iriso estas blanka.

Ĝi troviĝas en Ĉinio kaj Barato.

Referencoj redakti