Studenta Esperanto-Klubo (Zagrebo)

Zagrebo
(Alidirektita el Studenta esperanta klubo)

La unua junulara esperanta klubo en Zagrebo estis Akademia Esperanta Klubo, fondita en la jaro 1929. Multaj konataj esperantistoj estis membroj de tiu klubo: Ivo Rotkvić, Ivo Lapenna (poste prezidanto de UEA) kaj aliaj.

Studenta Esperanto-Klubo
Esperanto-klubo
Komenco 1929 vd
vdr

SEK estis fondigita en la jaro 1957 de du grupoj de studentoj, la unua de membroj de klubo "Bude Borjan" kaj la alia de studentoj de Ekonomia fakultato.

Dum jaroj la plej aktiva estis drama grupo de SEK fondita en 1959 kiun gvidis konata aktoro Mladen Šerment kaj multfoje estis gastigita eksterlande kaj en Kroatio estis konata ankaŭ ekster Esperantujo.

En 1968 SEK organizis la unuan Pupteatran Internacian Festivalon (PIF) kiu ekde tiam estas tradicia festivalo organizita de Internacia Kultura Servo (nun: Međunarodni Centar za Usluge u Kulturi), firmao fondita de tiamaj SEKaj membroj kiu ĝis la sendependiĝo de Kroatio laboris ankaŭ por esperanto (sed ne plu).

Post la jaro 1992, aktivuloj de SEK iĝis la "kerno" de Kroatia Esperanto-Junulara Asocio, kiu post la ŝtata sendependiĝo de Kroatio rajtis formale fondiĝi kaj iĝi landa sekcio de TEJO.

Eksteraj ligiloj redakti