Theodul-Glaĉeroj

(Alidirektita el Suba Theodul-Glaĉero)

Theodul-Glaĉeroj (germane Theodulgletscher) estas du ligitaj glaĉeroj en la Valezaj Alpoj, Svislando, kiu apartenas al la sistemo de la Gorner-Glaĉero. La pli granda estas valglaĉero, kiu nomiĝas Suba Theodul-Glaĉero (germane Unterer Theodulgletscher), dum la malpli granda estas deklivglaĉero nomita Supra Theodul-Glaĉero (germane Oberer Theodulgletscher).

Theodul-Glaĉeroj
Theodul-Glaĉeroj inter Breithorn (maldekstre)
kaj Materhorno (dekstre) vidita de Gornergrat
glaĉero
Geografia situo CH1903: 622634 / 89373 (mapo)45.9555555555567.7305555555556Koordinatoj: 45° 57′ N, 7° 44′ O; CH1903: 622634 / 89373 (mapo)
Theodul-Glaĉeroj (Svislando)
Theodul-Glaĉeroj (Svislando)
DEC
Theodul-Glaĉeroj
Theodul-Glaĉeroj
Map
Theodul-Glaĉeroj
Estiĝloko Breithorn
Longeco 7 + 2 km
Larĝeco 1 + 2 km
Areo 10 + 4 km²
Glacikvanto 2 + 1 km³
Elfluanto(j) Gorner-GlaĉeroVispaRodano
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

La du Theodul-Glaĉero havas sian originon ĉe la okcidenta kaj sudokcidenta flanko de Breithorn kaj sur la glaĉerigita Gobba di Rollin (3899 m s.m.) je la landlimo de Svislando kaj Italio. La vasta firnkamp je lateco de 3800 m s.m. nomiĝas ankaŭ Breithorn-Plataĵo. Ĝi estas ligita kun Valtournenche-Glaĉero, Aventine-Glaĉero kaj la Granda Verra-Glaĉero sur la itala flanko de la Monte-Rosa-Masivo. La glaĉero fluas nun norden laŭ la okcidenta flanko de la rokpinto de la Eta Materhorno kaj disiĝas oriente de Theodulhorn (3469 m s. m.) en du glaĉeroj.

Suba Theodul-Glaĉero redakti

La ĉefa glacireivero moviĝas norden en valon kaj ek de ĉi tie nomiĝas Suba Theodul-Glaĉero. Ĝi havas longecon de 7 km kaj averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de proksimume 10 km². De dekstre alfluas al ĝi Et-Materhorn-Glaĉero el la kruta valo inter Eta Materhorno kaj Breithorn kaj iomete pli malsupre al la Suba Theodul-Glaĉero ankaŭ alfluas de la nordflanko de Breithorn Triftji-Glaĉero (kiu havas longecon de 2 km kaj areon de 1.5 km² kaj kiun oni ne miksu kun la similnoma Trift-Glaĉero (Zermatt) apud Zermatt aŭ la aliaj du Trift-Glaĉeroj apud Saas Grund kaj Gadmen. La glaĉerlango finiĝas nuntempe sur alteco de proksimume 2400 m s.m. iomete supre de Gorner-Glaĉero. Ankoraŭ antaŭ malmultaj jaroj Suba Theodul-Glaĉero estis tributglaĉero de Gorner-Glaĉero, sed la ligo intertempe fordegelis.

Supra Theodul-Glaĉero redakti

La dua brako fluas rekte norden sur altebenaĵon kaj formas kun la glacio, kiu alfluas de Theodulhorn kaj Furgghorn (3453 m s. m.) la Supran Theodul-Glaĉeron, kiu je granda parto de sia areo havas deklivon de ĉirkaŭ 15 %. Okcidente la Supra Theodul-Glaĉero estas ligita kun Furg-Glaĉero, kiu situas ĉe la orienta piedo de Materhorno.

Somerskiado redakti

Je la supra parto de la Theodul-Glaĉeroj kaj la Rosa-Altebenaĵo inter 2900 kaj 3900 m s. m. troviĝas granda somerskiregiono kun neĝareo de 36 km², 21 km da sekurigitaj skivojoj, 6 skiliftoj kaj aerotelfero. La neĝkvalito estas mirinda kaj la belvido ne komparebla. Oni povas ekvidi de tie preskaŭ ĉiujn 4000-metrajn montojn de Svislando. Paradizo por la neĝtabulistoj estas la tiel nomita Gravity Park sur Supra Theodul-Glaĉero: 200-metra supertubo, duontubo kaj aliaj instalaĵoj plenigas la plej grandajn dezirojn de la neĝtabulistaro. La skiregiono alireblas per trajno ĝis Zermatt kaj de tie per la aerotelfero al Eta Materhorno.

Eksteraj ligiloj redakti