Subanena lingvo

(Alidirektita el Subanene)

La subanena lingvo estas membro de la aŭstronezia lingvaro kaj unu el la indiĝenaj lingvoj de Filipinoj. Ĝi parolatas en la okcidenta kaj norda parto de la insulo Mindanao, precipe en la provincoj de la Zamboanga Duoninsulo (do Zamboango Sibugaja, Norda kaj Suda) kaj en la provincoj Okcidenta kaj malpli amplekse Orienta Misamiso de Norda Mindanao. Plej multaj lingvistoj konsideras ĝin dialektaron kaj ne unuecan lingvon. Propraj nomoj de la lingvo estas Subanen, Subanon, Subanun, Kalibugan kaj Kolibugan, el kiuj la du lastaj variaĵoj uzatas fare de la minoritato de islamaj parolantoj de la lingvo.

Subanena lingvo
Subanen, Subanon, Subanun, Kalibugan, Kolibugan
lingva familio
Granda Centra-Filipina lingvaro
Parolata en okcidenta Mindanao (Filipinoj)
Denaskaj parolantoj nekonate (laŭ la retejo Ethnologue en 2013 ĉ. 400 000)
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia
Malajo-polinezia lingvaro
mindanaa lingvaro
Lingvaj kodoj
  Glottolog suba1253
Angla nomo Subanon
Franca nomo langues subanon
vdr