Ya'akov "Kobi" Shimony (pli bone konata kiel "Subliminal") estas israela rap-kantisto kaj produktisto de muziko. Li estas konata pro liaj patriotaj kantoj pri Israelo. Li ĉiam rapas en la hebrea.

Subliminal

Shimony naskiĝis en Tel-Aviv la 13-an de novembro 1979. Lia patro venis de Tunizio kaj lia patrino de Irano. Kiam li estis 15-jara, li renkontis Yoav Eliasi, kiu poste fariĝus lia kun-kantisto, konata kiel Ha'tzel (hebree: La Ombro). La paro komencis fari koncertojn de hiphopo en 1995, kaj rapide fariĝis sukcesaj. En 2000 ili kreis ilian unuan albumon, "Ha'Or m'Zion" ("La lumo de Cion"). Post la komenco de la Intifado tiujare, ili komencis verki patriotajn kantojn. Male ol la plej multo de rapistoj trans la mondo, kiuj kutime iu maniere ribelas aŭ plendas kontraŭ la socio en iliaj kantoj, Subliminal kaj Ha'tzel prezentas la armean servon pozitive kaj rifuzas drogojn.

Iliaj kantoj, kvankvam pro-israelaj, kutime ne estas ekstremaj aŭ rekte kontraŭ-arabaj. Iliaj kantoj kelk-foje enhavas pecojn en la araba, kaj petas pacon en la regiono.

La familiaj originoj de Subliminal verŝajne rilatas al liaj patriotaj kantoj. Ambaŭ gepatroj, laŭ li, venis al Israelo por eskapi de malbona traktado en Irano kaj Tunizio, ĉar ili estis judoj. Interese, Subliminal kaj Ha'tzel ankaŭ kunlaboris kun la fama araba-israela rapisto Tamer Nafar, sed post la komenco de la intifado ili kverelis pro iliaj malsamaj politikaj vid-punktoj.

Subliminal kaj lia partnero ankaŭ kunlaboris kun multaj famaj eksterlandaj rapistoj, ekzemple Wyclef Jean.