Sud-Koreio en la Somera Olimpiko 1948
sporta delegacio
La sudkorea teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1948 en Londono havis 50 sportistojn. Ili partoprenis en 7 fakoj. Flagtenanto de la sudkorea teamo estis Son Ki Ĉung. La sportistoj atingis 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 32-an rangon.
Sud-Koreio en la Somera Olimpiko 1948 | ||||
Somera Olimpiko 1948 en Londono | ||||
Flagtenanto: | Son Ki Ĉung | |||
Sportistoj | 50 en 7 fakoj | |||
Medaloj rango: 32 |
Oro 0 |
Arĝento 0 |
Bronzo 2 |
Sume 2 |
Estis la unua fojo, kiam koreaj sportistoj konkuris en olimpiko kiel membroj de sendependa lando. La Korea Olimpika Komitato, establita en 1946 kaj rekonita en 1947, reprezentis nur Sud-Koreion kvankam la dividado de Koreio ne jam estis plene realigita dum la olimpiko de 1948.
Notoj
redakti- ↑ Suh Yun-bok, gajninto de la Bostona maratono de 1947, konkuris en maratono en la olimpiko de 1948, trejnita fare de Son Ki Ĉung (ankaŭ latinliterigita Sohn Kee-chung, Son Gi-jeong aŭ Son Kitei), la maratona ormedalisto de 1936 (kies medalo kalkuliĝis japana). La informkesto cetere montras, ke la ormedalinto Son Ki Ĉung en 1948 estis la honora flagotenanto de la nova korea olimpika teamo. Tamen en Londono 1948 Suh Yun-bok nur sukcesis pri 27-a rango. Lia kolego Hong Jong-O akiris la 25-an rangon kaj alvenis 2 minutojn antaŭ li.