Aŭstralia kuleranaso

(Alidirektita el Suda kuleranaso)

La Aŭstralia kuleranasoAŭstralazia kuleranaso (Anas rhynchotis) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj en la tipa genro Anas.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia kuleranaso
Aŭstralia kuleranaso, masklo kaj ino
Aŭstralia kuleranaso, masklo kaj ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. rhynchotis
Anas rhynchotis
(Latham, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi loĝas en tre densaj marĉoj. En Aŭstralio ĝi estas protektata laŭ la National Parks and Wildlife Act, 1974. Ili loĝas en sudokcidenta kaj sudorienta Aŭstralio, Tasmanio, kaj Novzelando[1].

Aspekto redakti

 
Masklo

Ĝi gamas laŭgrande el 46–53 cm.

Ĝi estas specio simila al la parenca Kuleranaso, sed sen verda kapo kaj sen tiom kontrasta bruna flanko inter la blankaj brusto kaj suba ventro. Tamen la beko estas simile grandega, malhela (nigreca) kaj spatelforma.

La masklo havas blugrizan kapon kun vertikala blanka duonluno, tre kontrasta inter preskaŭ nigreca areo, antaŭ la okuloj, simila al tiu de la Bluflugila anaso, sed iom malpli markata. La dorso estas simile malhela al tiu de la Kuleranaso kaj same la brunega flanko ne tiom kontrasta inter ja tre blanka suba ventro, sed ne tiom blanka brusto, sed bruneca kaj makuleca.

Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo: la ino estas ĝenerale malhelbruna kun multaj nigrecaj markoj. Krome la masklo havas flavajn irisojn, dum la ino malhelbrunajn.

Subspecioj redakti

 
La rivero Murray tipa habitato de la Aŭstralia kuleranaso.

La Aŭstralazia kuleranaso havas du subspeciojn:

  • A. rhynchotis rhynchotis Aŭstralia kuleranaso, la nomiga raso, loĝas en sudokcidenta kaj sudorienta Aŭstralio kaj Tasmanio[1].
  • A. rhynchotis variegata Novzelanda kuleranaso, loĝas en Novzelando[1].

Loĝantaro redakti

La statuso de la Aŭstralazia kuleranaso estas Malplej Zorgiga[2].

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Clements, J. (2007)
  2. "IUCN"

Referencoj redakti