Sudafrika Ruĝa Kruco

nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo en Sud-Afriko
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La societo Sudafrika Ruĝa Kruco - angle South African Red Cross - estas organizaĵo de humanitara helpo en Sudafriko, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Pretorio, kaj laŭ la stato de 2020 kiel prezidanto funkcias Mothibedi Panyane. La organizaĵo en sia nuna formo fontas de 1921, sed havas radikojn en pli frua societo, nomata Het Transvaalsche Roode Kruis kaj fondita jam en 1896.

Sudafrika Ruĝa Kruco
South African Red Cross
Emblemo de Sudafrika Ruĝa Kruco
Lando  Sud-Afriko
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 1921
prezidanto advokato Mothibedi Panyane (laŭ la stato de 2020)
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Pretorio
Interretejo http://redcross.org.za/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti