Sun Records estas usona sendependa diskeldonejo fondita en Memphis (Tenesio), kiu ekfunkciis la 27-an de marto 1952.[1]

Sun Records
diskeldonejo
Komenco 1952 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Memphis
Fondinto(j) Sam Phillips vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Fondita de Sam Phillips, Sun Records elstaris pro la malkovro kaj unuaj registrigoj de poste influaj muzikistoj kiaj Elvis Presley, Carl Perkins, Roy Orbison, Jerry Lee Lewis kaj Johnny Cash. (la vendokontrakto de Presley estis vendita al RCA Victor Records por 35 000 usonaj dolaroj en 1955 por solvi financajn malfacilajcojn kiujn Sun estis trapasantaj.) Antaŭ tiuj registroj, Sun Records estis koncentrinta siajn klopodojn al registrado de muziko de afrik-usonanoj, ĉar al Phillips multe plaĉis Ritmenbluso kaj deziris porti muzikojn de negroj al aŭdantaro blankuloj. Estis la produktoro kaj radio inĝeniero de Sun Records, nome Jack Clement, kiu malkovris kaj registris la muzikon de Jerry Lee Lewis, dum la posedanto Sam Phillips estis for veture al Florido. La origina logoo de Sun Records estis desegnita de John Gale Parker, Jr., loĝanto en Memphis kaj kolego en mezlernejo de Phillips.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti