Suna protuberanco

Suna fenomeno

Suna protuberanco estas granda brila strukturo de la suna atmosfero, kiu komponiĝas el rilative malvarma kaj densa plasmo kun temperaturo de la grandordo de 10 000 K, sama grandordo kiel tiu de la suna fotosfero. Tia strukturo baniĝas en la multe pli varma kaj maldensa plasmo de la korono ; ties formo estas trudita de korona magneta kampo. Tipa protuberanco havas grandon de pluraj miloj da kilometroj, kun rekordo de 800 000 km kaj daŭras pluraj semajnojnmonatojn.

Suna protuberanco kun bildoj de Jupitero kaj Tero por grandeca komparo

La sunaj protuberancoj vidiĝas kiel brilaj formoj kiam ili aperas ĉe la rando de la suna disko. Kiam oni vidas ilin sur fono de la fotosfero, ili aperas kontraste malhela kaj estas tiel nomataj sunaj filamentoj.

Eco redakti

 
Ringforma protuberanco
(11-a de februaro 2010)

Sunaj protuberancoj komponiĝas el plasmo da hidrogeno kaj heliumo, kun kelkaj pli pezaj elementoj (tiel nomataj "metaloj" de la astrofizikistoj) kiel kalcionatrio. Ili havas diversaj formoj : kolono, arko, fungo, arbo, buklo, ktp ; tiuj formoj povas ŝanĝi, kunfandiĝi, malaperi kaj reaperi en kelkaj horoj, aŭ resti dum semajnoj. La plasmo de la protuberanco estas ĉirkaŭfermita de helice volvitaj linioj de magneta kampo generitaj de la interna suna dinamo. Se tiu magneta kampo fariĝas nestabila, erupcia fenomeno okazas kaj plasmo estas elĵetita en la internan sunsistemon. Tiuj plasmaj eksplodoj, tiel nomataj elĵetoj de korona maso povas afekcii la terajn magnetosferon kaj atmosferon.

La procezo, laŭ kiu la sunaj protuberancoj formiĝas estas ankoraŭ malbone konata.

Videoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti