Super Mario Sunshine

Super Mario Sunshine (スーパーマリオサンシャイン Sūpā Mario Sanshain?) estas platforma videoludo kreita kaj publikigita de Nintendo por la videoludilo GameCube en 2002. Ĝi unue aperis en Japanio en Julio 2002, kaj poste en Nord-Ameriko, Eŭropo kaj Aŭstralio. Ĝi estas la dua ludo de la serio Super Mario kiu okazas en tridimensia mondo, post Super Mario 64 en 1996.

Super Mario Sunshine

Disvolvo Nintendo Entertainment Analysis & Development
Eldoninto Nintendo
Direktoro Yoshiaki Koizumi
Muziko Koji Kondo
Produktoro Mijamoto Ŝigeru
Serio Super Mario
Platformo Nintendo GameCube
Ĝenro 3D platform game
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo ludstirilo
PEGI-klasifiko PEGI 3
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj)
vdr

La ludo okazas en la tropika insulo Delfino, kie Mario, la princino Peach kaj kelkaj kunvojaĝantoj ferias. Malamiko, kiu similas al Mario, konata per la nomo Shadow Mario, malpurigas la insulon per peniko, kaj ŝtelas la sunojn, igante la insulon malluma. Mario estas erare kulpigata, kaj devas purigi la insulon uzante aparaton nomitan F.L.U.D.D. (Flash Liquidizer Ultra Dousing Device (angle)). Post iom da tempo, Shadow Mario kaptis la princinon Peach kaj Mario devas liberigi ŝin.

Post lanĉo, Super Mario Sunshine estis forte laŭdata. Recenzistoj laŭdis la grafikaĵojn de la ludo, kaj la diversecon kaj liberecon de movoj de Mario en tiu mondo. Tamen, kelkaj mallaŭdis la kameraon. La ludo estis komerce sukcesas. Pli ol 5,5 milionoj da unuoj vendiĝis je la jaro 2006. Ĝi estas la tria plej vendita ludo de GameCube.