Inĝenierarto - Industrio - Tekniko - Maŝino - Parto de maŝino

Surpremita junto (stringa) kunigas elementojn per froto, kiu kreiĝas per radiala streĉo elvokita per formoŝanĝo de elementoj dum surpremo kun superdimensio. Surpremitajn juntojn oni povas fabriki per rekta surpremo kun superdimensio aŭ per nerekta surpremo, t.e. per kunigaj elementoj, ekzemple per ŝrump-elementoj.

Rekta surpremo kun superdimensio karakterizas ĉi tiun junton per la superdimensio de la ŝafto rilate al la truo. Ĉe tiu kunigo oni ne bezonas la surpremitajn elementojn sekurigi kontraŭ la reciproka turniĝo aŭ ŝovo. Senmovecon de la junto sekurigas la granda froto inter la kunigitaj elementoj reciproke kontraŭ si surpremitaj.

Kvaliton de surpremitaj juntoj influas diversaj faktoroj:

  • superdimensio inter la ŝafto (pivoto) kaj la truo. La grandeco de superdimensio rekte dependas de diametro, de enlokigo kaj de alĝustiga grado,
  • formo kaj dimensio (dikeco) de ekstera kaj ena elementoj.
  • firmeco kaj elastec-modulo de materialoj de ambaŭ kunigataj elementoj
  • kvalito de surfaco de ambaŭ kontaktoj areoj

La surpremitajn juntojn oni atingas:

  • per surpremo dum malvarma stato
  • per varmigo de ekstera elemento kaj per ties surŝovo sur la malvarman internan elementon,
  • per fridigo de interna elemento kaj per ties enŝovo en la eksteran varman elementon,
  • per kombinado de la du antaŭaj manieroj, t.e. per fridigo de la interna pivoto kaj varmigo de la ekstera ringo aŭ nabo.

Dum surpremo en malvarma stato ambaŭ elementoj parte deformiĝas, t.e. diametro de pivoto malgrandiĝas kaj la diametro de aperturo pligrandiĝos. Ĉiukaze oni bezonas beveli la eĝojn de ambaŭ kunigataj elementoj.

Ekestinta radiala kaj perimetra streĉoj kaŭzas en la kontakta areo stringan premon aŭ tension, kiu malgrandigas firmecon de la ŝafto. Tial la transiroj inter diametroj ĉe ŝtupoj estas milde rondigataj.

Longajn kontakt-areojn oni ŝtupigas pro facila muntado, per kio oni malgrandigas la preman forton kaj ebligas pli bonan kuŝigon laŭ la tuta longo de la kontakt-areo.

Dum premado en varma stato oni devas ĉiam kontroli la temperaturon, por ke ne okazu ŝanĝo de materiala strukturo. La entutan firmecon de la surpremita junto povas ege influi ankaŭ ŝanĝo de temperaturo, precipe en la kazo, kiam la elementoj estas el malsamaj materialoj.

Por grandaj diametroj en malvarma stato la prem-forto estus tre granda, oni do okazigas surpremon en varmigita stato.


Nerektaj surpremoj - por kunigo de du dividitaj (duonigitaj) elementoj, ekzemple rimenado, ŝnuregrado, inercirado, kluĉiloj aŭ fundamentaj slaboj de maŝinoj k.s. oni uzas ŝrumpilojn. Laŭ formo estas la ŝrumpiloj cirklaj (ringaj), ovalaj kaj plataj.

Ringajn kaj ovalajn ŝrumpilojn oni surmetas sur specialajn fanditaĵojn, platajn oni enmetas en konvenajn kaviĝojn.

La ŝrumpilojn oni produktas el ŝtalo. Oni surmetas ilin plej ofte en varmigita stato ĉirkaŭ 200°C. Dum malvarmiĝo ili ŝrumpas kaj tiel ekestas la kunpremo (stringa kunigo).

Dimensiojn de ŝrumpiloj oni elektas laŭ empiriaj formuloj.

Ringaj kaj ovalaj ŝrumpiloj havas kvadratan aŭ oblongan profilon.

Dimensiojn de ringaj ŝrumpiloj oni elektas laŭ diametro de fanditaĵo. Ĉar la kunigon per ŝrumpilo oni ne konsideras kiel sufiĉe fidinda, oni sekurigas la kunigatajn elementojn ankoraŭ per ŝraŭboj.