Svedio en la Somera Olimpiko 1980
sporta delegacio
La sveda teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo havis 145 sportistojn. Ili partoprenis en 18 fakoj. Flagtenanto de la sveda teamo estis Stig Pettersson. La sportistoj atingis 3 orajn, 3 arĝentajn kaj 6 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 11-an rangon.
Svedio en la Somera Olimpiko 1980 | ||||
Somera Olimpiko 1980 en Moskvo | ||||
Flagtenanto: | Stig Pettersson | |||
Sportistoj | 145 en 18 fakoj | |||
Medaloj rango: 11 |
Oro 3 |
Arĝento 3 |
Bronzo 6 |
Sume 12 |
La olimpiko estis ombrigita pro tio, ke multaj okcidentaj ŝtatoj bojkotis ĝin pro la invado de la sovetunia armeo al Afganio en decembro 1979 - la svedoj ne sekvis tiun bojkoton, nur sendis iom malpli da sportistoj ol kutime kaj formale protestis kontraŭ la invado.
Kunordigis la teamon la Sveda Olimpika Komitato.