Svedio en la Vintra Olimpiko 2006

La sveda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2006 en Torino havis 106 sportistojn. Ili partoprenis en 9 fakoj. Flagtenanto de la sveda teamo estis Anja Pärson dum la malferma ceremonio respektive Anette Norberg dum la ferma. La sportistoj atingis 7 orajn, 2 arĝentajn kaj 5 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 6-an rangon. Kunordigis la teamon la Sveda Olimpika Komitato.

Svedio en la Vintra Olimpiko 2006
Vintra Olimpiko 2006 en Torino
Flagtenanto:  Anja Pärson (malfermo)
Anette Norberg (fermo)
Sportistoj 106 en 9 fakoj
Medaloj
rango: 6
Oro
7
Arĝento
2
Bronzo
5
Sume
14
vdr

La sep orajn medalojn atingis:

  • Anja Pärson en la virina slalomo de alpa skiado,
  • Anna Carin Olofsson en la virina amasa starto de biatlono,
  • Ulrika Bergman, Cathrine Lindahl, Eva Lund, Anette Norberg kaj Anna Svärd en la virina teamo de glitŝtonludo.
  • Thobias Fredriksson kaj Björn Lind en la vira teama sprinto de skikurado,
  • Björn Lind krome ankaŭ en la vira individua sprinto de skikurado,
  • kaj la sveda nacia teamo de glacihokeo: Daniel Alfredsson, Kenny Jönsson, Mikael Samuelsson, P. J. Axelsson, Niklas Kronwall, Daniel Sedin, Christian Bäckman, Nicklas Lidström, Henrik Sedin, Peter Forsberg, Stefan Liv, Mats Sundin, Mika Hannula, Henrik Lundqvist, Ronnie Sundin, Niclas Hävelid, Fredrik Modin, Mikael Tellqvist, Tomas Holmström, Mattias Öhlund, Daniel Tjärnqvist, Jörgen Jönsson, Samuel Påhlsson kaj Henrik Zetterberg.