Sven Alexandersson

Sven ALEXANDERSSON estis sveda esperantisto, Esperanto-vortaristo kaj tradukisto.

Sven Alexandersson
Persona informo
Lingvoj Esperantosveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Alexandersson en 1951 eldonis la verketon "Sub la stelo" de Tiberio Morariu (Johanneshov: Eld. Salex , 31 p.) En 1952 aperis lia "Elektroteknika terminaro esperanta - sveda" en Stokholmo ĉe Eld. Salex (Sveda Sekcio de ISAE, Terminaro 2, [20] p.). Pro ĝi Alexandersson fariĝis kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970) pri la fako "elektrotekniko".

En 1956 publikiĝis lia registro de "Svedaj kantoj tradukitaj al Esperanto", en 1989 fine lia traduko de Pipi Ŝtrumpolonga de la sveda verkistino Astrid Lindgren.

Eksteraj ligiloj redakti