Svisio frue eldonis poŝtmarkojn nome en 1843 en kantonoj de Zuriĥo kaj Ĝenevo kaj en 1845 en Bazelo. La unuaj federalaj poŝtmarkoj estas de 1850. Pro ties frueco kaj specifa eldonado la fruaj poŝtmarkoj svisaj estas ege dezirataj de kolektantoj kaj tre valoraj por kolektoj. Multaj svisaj poŝtmarkoj aperigas bildojn kaj simbolojn de la svisa specifa kantonara ŝtato, kun la vorto "Helvetia" en la latina, pro tio multaj el tiuj poŝtmarkoj estas nomataj Helvetia aŭ helvetioj. Multaj aliaj montras alian nacian simbolon kia estas Vilhelmo Tell.

Raraĵo pri Vilhelmo Tell
Helvetia de 1854

La belaj svisaj poŝtmarkoj estas ŝataj kolektaj objektoj. Ĉiuj poŝtmarkoj estas en la jarlibro 2009. La svisa fondaĵo "por junularo" (latine "Pro Juventute") ankaŭ eldonas svisajn poŝtmarkojn.

Aktivado de poŝta oficejo redakti

La senpaga pripoŝtmarka gazeto "La lupeo" aperas en germana, franca, itala kaj angla lingvoj. La gazeto informas pri markoj kaj pri renkontiĝoj de markoŝatantoj aŭ kolektantoj. La gazeto estas senpaga en Svisujo.

La monda poŝtmonumento de la Internacia Poŝta Unio en Berno en Svisujo estas 100 jarojn aĝa. Francujo kaj Svisujo speciale eldonas oficajn markojn kun bildo de la artisto René de Saint-Marceaux kaj kun bildo de monumento. La speciala marko de 0.70 Eŭro aŭ 1.80 svisaj frankoj estas valida ankaŭ por privata uzo.

René de Saint-Marceaux estis disĉiplo de artisto Jouffroy. René de Saint-Marceaux estis elektita en la Akademio de Belaj Artoj en Parizo en jaro 1905. La verkoj estas en muzeo de Orsay en Parizo, en Francujo (vidu: La Lupeo folio 4 / jaro 2009 paĝo 22).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti