Svislando en la Vintra Olimpiko 2022
sporta delegacio
La svisa teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino havis 167 sportistojn. Ili partoprenis en 13 fakoj. Flagtenanto de la svisa teamo estis Andres Ambühl kaj Wendy Holdener dum la malferma ceremonio respektive Ryan Regez dum la ferma. La sportistoj atingis 7 orajn, 2 arĝentajn kaj 6 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 8-an rangon.
Svislando en la Vintra Olimpiko 2022 | ||||
Vintra Olimpiko 2022 en Pekino | ||||
Flagtenanto: | Andres Ambühl kaj Wendy Holdener (malfermo) Ryan Regez (fermo) | |||
Sportistoj | 167 en 13 fakoj | |||
Medaloj rango: 8 |
Oro 7 |
Arĝento 2 |
Bronzo 6 |
Sume 15 |
Kunordigis la teamon la Svisa Olimpika Asocio.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (germane kaj france)