Swisscows
Swisscows estas serĉilo por retejoj publikigita en 2014, projekto de la akcia kompanio Hulbee, firmao bazita en Egnach, Svislando [1][[2]. Ĝi uzas semantikajn datumojn por rekono kiuj donas pli rapidajn "respondojn" al demandoj.[3][4][5]. La motorserviloj estas bazitaj sur subteraj datumcentroj en la Svisaj Alpoj, kaj geografie ekster EU kaj Usono.
Swisscows | |
---|---|
![]() | |
retejo • serĉilo | |
Priskribo | komerca reta serĉmaŝino |
Retadreso | www.google.com (Guglo) |
Posedanto | firmao Hulbee |
Registriĝo | ne |
Fondiĝo | 2014 |
Stato | aktiva |
Swisscows uzas Bing por retserĉado, sed ankaŭ konstruis sian propran indekson por la germanlingva eldono.[9][7] Ĝi ankaŭ havas butikumadan serĉilon, muzikan serĉon (funkciigitan de SoundCloud), kaj lingvan tradukilon funkciigitan de Yandex.
Historio
redaktiSwisscows estis fondita en 2014 fare de Andreas Wiebe.[7]
Aktuale en 2018, estis monate 20 milionoj da serĉdemandoj, laŭ Hulbee CEO, Andreas Wiebe.[10]
En januaro 2021 la sama firmao lanĉis TeleGuard, sekuran tujmesaĝilon kun forta fokuso pri privateco kaj datumprotektado.[11]