Sylvia Ray RIVERA (naskiĝis la 2-an de julio 1951, mortis la 19-an de februaro, 2002) estis latinamerik-devena (venezuela kaj portorika) usona gej-liberiga kaj transgenrula liberiga aktivulino, grava en la GLAT-historio de Novjorko kaj de Usono ĝenerale. Laŭ iuj raportoj Rivera, kiu identiĝis kiel reĝinjo, estis fondinta membro de la Geja Liberiga Fronto.

Sylvia Rivera
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1951 (1951-07-02)
en Nov-Jorko
Morto 19-an de februaro 2002 (2002-02-19) (50-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo hepata kancero
Lingvoj usona angla
Loĝloko Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Memorigilo Sylvia Rivera
Okupo
Okupo GLAT-aktivulo • aktivisto pri virinaj rajtoj
vdr

Kun sia intima amiko Marsha P. Johnson, Rivera kunfondis la grupon Street Transvestite Action Revolutionaries (STAR), grupo dediĉita al helpado de senhejmaj junaj reĝinjoj, gejaj infanoj kaj transgenraj virinoj.